La unuan fojon en la historio de la Esperanto-movado, estos eblo spekti la
solenan malfermon de la Universala Kongreso de Esperanto per interreto.
LKK de la UK provos filmi kaj interrete elsendi la solenan eventon. Ĉar
tia elsendo okazos la unuan fojon kaj mankas ankoraŭ spertoj pri la
realigo, povas aperi diversaj teknikaj problemoj – kvankam oni
kompreneble klopodas solvi kaj eviti ilin.
La rekta adreso por spektado estos dissendata per retpoŝto al la
dezirantoj, kiuj registras sian retadreson ĉe la paĝo: http://blog-bilinguisme.fr/produits/uk2015malfermo/
La solena inaŭguro de la Universala Kongreso komenciĝos je la 10-a horo
la 26-an de julio! – Detalaj informoj pri la UK estas troveblaj ĉe: http://uea.org/kongresoj/
L. Szilvási / Ret-Info
Fonto: LKK de UK, Cyrille Hurstel